vortigese v0.4a2

Baza scio

Sonado kaj ortografio

Vortigontoj ne uzas skribsistemojn en'lude kaj plejofte interkomprenigas (ne parolas) per sia vortigonta sento – vortisento (angle vortiessence), kiun neniu krom vortigonto eblas kompreni. Neniu terano povas tute kompreni ilin, sed skribsistemo povigas interparoli interrete kaj ĉiu komprenos ĝin. Alfabeto estas bazata sur latina. Pro longsonoj ne ĉiuj literoj havas esperantan analogon.

Litero

Esperanta analogo

a

a

ā

longa a

b

b

ch

ĉ

e

e

ē

longa e

f

f

g

g

h

h, ĥ

i

i

j

j

k

k

l

l

m

m

n

n

o

o

p

p

r

r

s

s

t

t

u

u, ŭ

v

v

z

z

Oni povas ne eki frazon per granda litero. Plejofte grandaj literoj estas uzataj neniam.

Oni povas ne havi klavaron kun litero ā kaj ē, tiel oni povas skribi kiel duopa aa kaj ee por ĝi. Dua varianto estas uzata pliofte en vortaro.

lestlā - lestlaa

lēkasa - leekasa

Vortisentaĵoj

Vortigontoj interdonas iom da lingvaĵoj per vortisento - sento, kiun neniu terano havas. Sed por interkomprenado en interreto, oni povas vortisentaĵojn - vortojn, kiujn oni skribas, sed devas ne prononci. En voĉparolado tiuj vortoj oni ne eblas prononci, sed teranoj povas kompensi per konteksto. Ĉiuj vortisentaĵoj ekas je x litero.

Achtung: tiuj vortoj nun ne ekzistas ĉar tiuj ne estas bezonataj.

Vortospecoj

Verbo

Tipoj de verboj estas:

  1. 1.Netransitiva 

  2. 2.Transitiva 

Tempumo

La lingvo ne havas tempojn, vortigontoj ne dividas "estantecon" kaj "estintecon".

vortigont famasune - vortigonto liberigas - vortigonto liberigis.

Transitiveco

um telask a'muna - ni helpas al homoj - simpla transitiva frazo.

En vortigese por formigi transitivajn frazojn oni uzas tiun formon: subjekto - verbo - objekto.

Substantivo

Gramatiknombro

Estas tri gramatikaj nombroj:

Kazoj

  1. 1.Nominativo - defaŭlta kazo 

    kroznak - zombio. 

  2. 2.Akuzativo - en simplaj frazoj forme samas al nominativo, sed por plibonigi komprenadon, oni povas uzi prepozicion chella: 

    lēkasa atoi lent - kapĉasulo mortigas teranon. 

    lēkasa atoi chella lent - kapĉasulo mortigas teranon (kun akuzativprepozicio). 

    vortigont gā chella ova'pah - vortigonto manĝas manĝaĵon. 

  3. 3.Posesivo - posesiva vorto en simpla frazo havas prepozicion i, en vortokonstruado ekzistas sufikso -i-. Posesivo estas kiel genitivo, sed signifas nur apartenadon. 

    lēkasa i kroznak - kapĉasulo de zombio.